Lia unua filmo, 12 Angry Men (1957), estis prikortuma drama filmo centrita en intensa ĵuria debato. Membro de la inaŭgura kurso en la novjorka Actors Studio, Lumet komencis sian reĝisoran karieron en produktaĵoj de Off-Broadway, poste iĝis tre alte efika TV reĝisoro. Kinkritikisto Roger Ebert priskribis lin kiel "unu el la plej fajnaj profesiuloj kaj plej varmaj humanistoj inter ĉiuj kinreĝisoroj." Lumet estis konata ankaŭ kiel "reĝisoro de aktoroj," laborante kun la plej bonkvalitaj el ili dum sia kariero, probable pli ol "ajna alia reĝisoro." Sean Connery, kiu aktoris en kvin el liaj filmoj, konsideris lin unu el liaj preferataj reĝisoroj. Turner Classic Movies notas siajn "fortan reĝisorecon de aktoroj", "forteca historirakontemo" kaj la " socia realismo" en sia plej bonkvalita verkaro. Laŭ The Encyclopedia of Hollywood Lumet estis unu el la plej fruktodonaj filmistoj de la moderna epoko, kaj reĝisoris pli ol unu filmon jare averaĝe ekde sia reĝisora debuto en 1957. Li ne ricevis individuan Oskar-premion, sed ja ricevis Honoran Oskaron, kaj 14 el liaj filmoj estis nomumitaj por Oskaroj, kiel Network, kiu estis nomumita por dek kaj atingis kvar.
#SIDNEY LUMET AMERICAN MASTERS PRO#
Li estis nomumita kvin fojojn por la Oskar-premioj: kvar por Plej Bonkvalita Reĝisoro pro 12 Angry Men (1957), Dog Day Afternoon (1975), Network (1976), kaj The Verdict (1982) kaj unu por la Plej Bonkvalita Adaptita Scenaro pro Prince of the City (1981). Sidney Arthur LUMET (25a de Junio, 1924 – 9a de Aprilo, 2011) estis usona kin- reĝisoro, produktoro kaj scenaristo kun ĉirkaŭ 50 filmon en sia listo.